Distrikto Strzelce

distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Strzelce
Remove ads

La distrikto Strzelce (pole powiat strzelecki) ekde 1945/1946 estas distrikto en la provinco Opolio de Pollando. La distrikta ĉefurbo Strzelce Opolskie ĝis 1945 nomiĝis Groß Strehlitz, kiel la tuta distrikto apartenis al Germanio kaj havis plejparte germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo kaj distrikto.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn distrikto Strzelce (Lubuŝio) kaj distrikto Strzelce-Drezdenko.
Rapidaj faktoj

Fine de 2023 en la distrikto vivis 71 454 loĝantoj sur areo de 744,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Kędzierzyn-Koźle, distrikto Krapkowice, distrikto Opole, distrikto Olesno, distrikto Lubliniec, distrikto Tarnowskie Góry kaj distrikto Gliwice.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads