Distrikto Luksemburgo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La distrikto Luksemburgo (france District de Luxembourg, germane Distrikt Luxemburg) estis distrikto de Luksemburgo kaj konsistis el la kantonoj Luksemburgo, Esch-sur-Alzette, Capellen kaj Mersch. Ĝi norde limis je la distrikto Diekirch, oriente je la distrikto Grevenmacher, sude je la regiono Loreno de Francio kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo.

Rapidaj faktoj district of Luxembourg [+], Lando ...

Komence de januaro 2015 en la distrikta teritorio vivis 411 312 loĝantoj.

La distrikto konsistis el la sekvaj kvar kantonoj:

  1. kantono Capellen,
  2. kantono Esch-sur-Alzette,
  3. kantono Luksemburgo kaj
  4. kantono Mersch.

La distriktoj estis abolitaj la 3-an de oktobro 2015.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads