Luksemburgo (urbo)

ĉefurbo de Luksemburgo From Wikipedia, the free encyclopedia

Luksemburgo (urbo)map
Remove ads

Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo. Ĝi havas ĉirkaŭ 133 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Luksemburgo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Luksemburgo (apartigilo).
Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Distrikto ...
Thumb
La urbocentro
Thumb
La malnova urbo
Thumb
La stacidomo de Luksemburgo nokte

Ĝia urbestro estas de 2013 Lydie Polfer.

Remove ads

Historio

La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).

Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.

En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.

En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.

Geografio

La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.

La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.

Eŭropa ĉefurbo

Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:

En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Loĝantaro

Je la 31-a de decembro 2023 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 64 921 virinoj kaj 69 793 viroj; sume, 134 714 loĝantoj.[1]

La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol du trionoj (70,44%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 166 aliaj naciecoj. La plej multnombraj estas:

Pliaj informoj Nacieco, Loĝantaro ...

Servoj

Gefiloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads