Distrikto Monor
distrikto en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Distrikto Monor (hungare Monori járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas en Granda Hungara Ebenaĵo en la meza parto de la departemento (en la meza parto de Hungario).

La distrikta ĉefurbo estas Monor, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 2 aliaj urboj, la ceteraj 8 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 329,81 km², kie loĝas 64 227 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, legomoj) kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.
Remove ads
Historio
Komence „Distrikto Pest” funkciis ankaŭ en tiu areo. Monor mem ricevis statuson distrikta ĉefurbo jam en 1886. Ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Monor
- aliaj urboj:
- vilaĝoj:
- Csévharaszt, kiu administras ankaŭ vilaĝon Vasad
- Gomba
- Monorierdő
- Nyáregyháza
- Péteri, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bénye kaj Káva
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads