Distrikto Nalut
distrikto de Libio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nalut (arabe نالوت, latinliterigo laŭ DMG Nālūt) estas distrikto de Libio, en la centra nordo de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Nalut. La teritorio estas parto de la historia regiono Tripolio.
Remove ads
Geografio
En la tuta distrikta teritorio laŭ statistikaj informoj el la jaro 2006 vivas proksimume 93 000 loĝantoj sur areo de pli-malpli 65 000 km².
En la okcidento la distrikto limas al Tunizio. Enlande ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:
- An Nukat Al Ĥams - norde
- Al Ĝabal Al Garbi - oriente
- Uedo Aŝ Ŝati - sude
Administra historio

distrikta areo antaŭ 2007
En la tuta distrikta teritorio laŭ la stato de la jaro 2003 vivis 86 801 loĝantoj sur areo de tiutempe sume 13 300 km². Kadre de la administra reformo de 2007, la sude najbara kaj kompare multe pli granda distrikto Gadames estis integrigita.
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads