Distrikto Nysa
distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Distrikto Nysa - pole powiat nyski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Opolio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Nysa (germane Neisse). Ĝis la jaro 1945 la distrikta teritorio kaj ankaŭ ties ĉefurbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Fine de 2023 en la distrikto vivis 128 644 loĝantoj sur areo de 1 223,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 105 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Brzeg, distrikto Opole, distrikto Prudnik, distrikto Ząbkowice kaj distrikto Strzelin.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads