Distrikto Ząbkowice
distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Distrikto Ząbkowice - pole powiat ząbkowicki - estas distrikto ekde 1945/1946 en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Ząbkowice, per plena nomo Ząbkowice Śląskie respektive Ząbkowice en Silezio. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Frankenstein.
Fine de 2023 en la distrikto vivis 60 838 loĝantoj sur areo de 801,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Kłodzko, distrikto Dzierżoniów, distrikto Strzelin kaj distrikto Nysa.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads