Distrikto Olpe
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Olpe situas en la sudo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Olpe. Geografie la distrikto estas parto de la regiono Sauerland [prononco Zaŭalant]. Fine de decembro 2024 la distrikto havis 132 346 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Mark (germane Märkischer Kreis) norde, Hochsauerland nordoriente, Siegen-Wittgenstein sudoriente, Altenkirchen sudokcidente kaj Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) okcidente.
Remove ads
Administra divido
La distrikto konsistas el 7 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2024.
|
Urboj
|
Pliaj komunumoj
|
Esperanto en la distrikto
En la komunumo Finnentrop dum la jarfino 1990/1991 okazis la Internacia Seminario de GEJ. Iom pli ol 250 junaj esperantistoj tiam konatiĝis kun la distrikto, kaj la regiona televido raportis pri la evento.
Eksteraj ligiloj
akvobaraĵo Biggesee
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
