Distrikto Parchim

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Parchim
Remove ads

La distrikto Parchim ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Ludwigslust-Parchim. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:


Rapidaj faktoj Landkreis, Administrado ...

La Distrikto Parchim (germane: Landkreis Landkreis Parchim) situis en la okcidento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Parchim estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.233 km² loĝis 104.814 homoj; do meznombre 47 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Parchim estas signita per 10.

Thumb

Najbaraj distriktoj estas okcidente Ludwigslust (4), norde Nordokcidenta Meklenburgo (8) kaj Güstrow (3), oriente Müritz (6) kaj en la sudo la brandenburgia distrikto Prignitz. En la okcidento limas ankaŭ la urbo Schwerin.

Remove ads

Geografio

Plejparto da distrikto havas nune agrikulturan uzon. Sed ĉe la orienta flanko, estas kelkaj lagoj; el ili la plej granda estas Plauer See (39 km²), kiu limigas la lago-landan distrikton Müritz je ties oriento.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads