Distrikto Müritz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Müritz ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Meklenburga Lagaro. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:
La Distrikto Müritz (germane: Landkreis) situis en la suda mezo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Waren (Müritz) estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.713 km² loĝis 68.775 homoj; do meznombre 40 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Müritz estas signita per 6.

Najbaraj distriktoj estis norde Demmin (2), oriente Mecklenburg-Strelitz (5) kaj la urbo Neubrandenburg, sude la brandenburgia distriktoj Ostprignitz-Ruppin, okcidente Parchim (10) kaj en la nordokcidento distrikto Güstrow (3).
La distrikta nomo cetere venas de la samnoma lago Müritz [prononco "Myrits"], kiu karakterizas la regionon.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads