Distrikto Pogradec

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La distrikto Pogradec (albane Rrethi i Pogradecit) estas unu el 36 distriktoj de Albanio. Ĝi estas parto de la provinco Korçë (Qarku i Korçës). Administra centro estas la samnoma urbo Pogradec. ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto estas la dulitera kodo PG.

Rapidaj faktoj district of Albania [+], Lando ...

Laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko en la distrikto vivas 70 575 loĝantoj.

La distrikto situas borde de la lago de Ohrid, kies bordo situas parte en Albanio, parte en la slava Nord-Makedonio. Kaj slavajn radikojn evidente ankaŭ havas la distrikta ĉefurbo - po(d) en sudslavaj lingvoj signifas "sub" kaj gradec "urbeto", Pogradec do laŭlitere havas la signifon "sub la malgranda urbo".

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads