Distrikto Ráckeve

distrikto en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Ráckeve
Remove ads

La Distrikto Ráckeve (hungare Ráckevei járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas laŭ Danubo grandparte sur Insulo Csepel en la Granda Hungara Ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la departemento (en la meza parto de Hungario).

Thumb
Distrikto Ráckeve en Hungario
Rapidaj faktoj [+], Lando ...

La distrikta ĉefurbo estas Ráckeve, kiu estas urbo, krome estas 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 8 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 417,05 km², kie loĝas 36 120 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.

Remove ads

Historio

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝia nomo estis ĝis 1898 „Distrikto Malsupra Pest”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj

Fontoj

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads