Distrikto Riesa-Großenhain

eksa distrikto en Saksio, Germanio (malfondita en 2008) From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Riesa-Großenhain
Remove ads

La distrikto Riesa-Großenhain (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Meißen kunfandiĝis al nova distrikto Meißen.

Rapidaj faktoj Landkreis, Administrado ...

La urbo Großenhain estis la administra centro de la distrikto Riesa-Großenhain. Sur ties areo de 820,51 km² fine de la jaro 2007 loĝis 111 075 homoj; do meznombre 135 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Riesa-Großenhain estas signita per 16.

Thumb

Najbaraj distriktoj estis oriente Kamenz, sude Meißen, okcidente Döbeln kaj Torgau-Oschatz kaj en la nordo la brandenburgiaj distriktoj Elbe-Elster kaj Oberspreewald-Lausitz.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads