Distrikto Rostock
germana distrikto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Rostock (germane Landkreis Rostock) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio, borde de la Balta Maro. Administra centro estas la urbo Güstrow, ne la eksterdistrikta urbo Rostock, kiu tamen je tri flankoj estas ĉirkaŭata de la distrikta areo kaj nur norde limiĝas per la bordo de la Balta Maro. La distrikto havas areon de 3 421 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 217 072 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Bad Doberan kaj Güstrow. Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Güstrow. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "distrikto Rostock" gajnis kontraŭ la pli longa alternativo "distrikto Güstrow-Bad Doberan".

Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads