Distrikto Sonneberg

distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Sonneberg
Remove ads

La distrikto Sonneberg situas en la sudo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Sonneberg. La nordon de la distrikto karakterizas la mezalta montaro Turingia Arbaro. La distrikto kovras areon de 433 km², kaj fine de la jaro decembro 2024 ĝi havis 54964 loĝantojn.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

Najbaras la distriktoj Saalfeld-Rudolstadt norde, Kronach oriente, Coburg sude (tiuj du en Bavario) kaj Hildburghausen okcidente.

En sia nuna grandeco la distrikto ekzistis ekde la jaro 1868, ĝi estis parto de la duklando Saksio-Meiningen. Post la ekesto de la ŝtato GDR la teritorio dividiĝis en du distriktojn, kaj ekde la jaro 1994 denove havas la originan grandecon.

La nuna distrikto konsistas el teritorioj, kiuj dum jarcentoj apartenis al diversaj ŝtatoj. La plej granda parto apartenis al la duklando Saksio-Koburgo.

Remove ads

Administra divido

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2024.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj
¹ administras ankaŭ plian najbaran komunumon

  1. Lauscha (3133)
  2. Neuhaus am Rennweg¹ (8468)
  3. Schalkau (3111)
  4. Sonneberg (22843)
  5. Steinach (3456)

Ne estas administraj komunumaroj.

Neurbaj komunumoj

  1. Föritztal (8183)
  2. Frankenblick (5434)
  3. Goldisthal (administrata en Neuhaus am Rennweg, 336)
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads