Turingio

federacia lando de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Turingio
Remove ads

TuringioTuringujo estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 2100277 loĝantojn.

Rapidaj faktoj germane Thüringen, Federacia lando ...

Al Turingio limas la germanaj federaciaj landoj Bavario (sude), Hesio (okcidente), Malsupra Saksio (nord-okcidente), Saksio-Anhalto (norde kaj nord-okcidente) kaj Saksio (oriente).

Turingio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990. Gravis iam la Ludovikidoj por Turingio; rememstareco landa rericevitis nur en 1920. La (neoficiala) landa himno estas Thüringen, holdes Land. La komencoj de la ŝtatigon interpreteblas jam en la landgraflando Turingio.

Thumb
Turingio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)
Remove ads

Geografio

Reliefo

La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.

La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.

La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio. Lignolando Turingia (germane: Thüringer Holzland) estas belega ripozumregiono en la centro orienta de Turingio.

Eta Turingia Arbaro (germane: Kleiner Thüringer Wald) nomiĝas kelkaj montaj kaj montetaj teritorioj en Turingio kiuj situas sudokcidente de Suhl kaj nordokcidente de Schleusingen etendiĝante ĝis linio je Schmeheim–Bischofrod–Gethles–Rappelsdorf.

Urboj

Ĉefurbo: Erfurto
Aliaj gravaj urboj: Arnstadt, Eisenach, Gera, Gotha, Ilmenau, Jena, Rudolstadt, Saalfeld, Sondershausen, Suhl, Vajmaro

Remove ads

Administra strukturo

En Turingio ekzistas 17 distriktoj (Landkreise) kaj 6 eksterdistriktaj urboj (kreisfreie Städte).

Distriktoj

en krampoj: la aŭtokodoj
  1. Altenburger Land (ABG)
  2. Eichsfeld (EIC)
  3. Gotha (GTH)
  4. Greiz (GRZ)
  5. Hildburghausen (HBN)
  6. Ilm (IK)
  7. Kyffhäuser (KYF)
  8. Nordhausen (NDH)
  9. Saale-Holzland (SHK)
  10. Saale-Orla (SOK)
  11. Saalfeld-Rudolstadt (SLF)
  12. Schmalkalden-Meiningen (SM)
  13. Sömmerda (SÖM)
  14. Sonneberg (SON)
  15. Unstrut-Hainich (UH)
  16. Wartburg (WAK)
  17. Weimarer Land (AP)

Eksterdistriktaj urboj

Remove ads

Turingia kuirarto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads