Distrikto Straubing-Bogen

distrikto en la distriktaro Malsupra Bavario de la germana federacia lando Bavario From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Straubing-Bogen
Remove ads

La distrikto Straubing-Bogen situas en la distriktaro Malsupra Bavario (Niederbayern) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Straubing, kiu mem tamen estas eksterdistrikta urbo kaj sekve ne apartenas al la distrikta teritorio. La distrikto havas areon de 1 202 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 103041 loĝantojn.

Pliaj informoj blazono, mapo ...

Najbaras norde la distrikto Cham, oriente la distriktoj Regen kaj Deggendorf, sude la distrikto Dingolfing-Landau, sudokcidente la distrikto Landshut kaj okcidente la distrikto Regensburg.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads