Trachselwald (distrikto)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Trachselwald (distrikto)
Remove ads

La 'distrikto Trachselwald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de la kantono Berno en Svislando. Ĝi havis 23 279 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma komunumo Trachselwald.

Rapidaj faktoj Distrikto Trachselwald, eksa distrikto de la kantono Berno ...
Remove ads

Geografio

La distrikto Trachselwald situas en Emme-Valo oriente de la rivero Emme. La distrikto estas kampara kaj vivas de agrikulturo. Kun areo de 191,3 km² la distrikto havas loĝantardensecon de 122 personoj po kvadratkilometro.

Najbaraj distriktoj

La distrikto Trachselwald limas en nordo al la distrikto Aarwangen, en oriento al la distrikto Willisau (Kantono Lucerno), en sudo al la distrikto Signau, kaj en okcidento al la distrikto Burgdorf. En sudokcidento la eksklavo Oberried de la komunumo Lützelflüh limas ankaŭ al la distrikto Konolfingen.

Historio

En mezepoko Trachselwald estis la senjorujo de la baronoj de Trachselwald, kiuj residencis en la Kastelo Trachselwald. En la jaro 1408 la regejo post diversaj posedantŝanĝoj finfine estis vendita al la urbo Berno kaj fariĝis berna kamparvoktejo, kiun rolon ĝi konservis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Post la restaŭracio en la jaro 1803 Trachselwald fariĝis ĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Trachselwald.

Komunumoj de la distrikto Trachselwald

La distrikto Trachselwald konsistas (stato en 2009) el 10 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Trachselwald estas la plej granda. Jen la listo:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj



Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads