Sumiswald

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Sumiswald
Remove ads

Sumiswald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5051 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sumiswald-Grünen (stacidomo) kaj Sumiswald-Grünen ETB (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Sumiswald situas en la suba Emme-Valo kaj konsistas el la ĉefvilaĝo Sumiswald kaj la vilaĝoj Grünen kaj Wasen. Tra la komunumo fluas de oriento al okcidento la rivereto Grüne, kies supra parto nomiĝas Hornbach, kiu fontas okcidente de la montarmasivo Napf, kaj kiu alfluas en la najbara komunumo Lützelflüh al Emme. En Sumiswald kaj ĉirkaŭo ludas la konata svisa romano La nigra araneo de Jeremias Gotthelf.

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Sumiswald limas en nordo al Dürrenroth, en nordnordoriento al Wyssachen, en nordoriento al Eriswil, en oriento al Luthern (LU), en sudsudoriento al Trub, en sudoriento al Langnau en Emme-Valo, en sudo al Trachselwald, en sudokcidento al Lützelflüh, en okcidento al Rüegsau, kaj en nordokcidento al Affoltern en Emme-Valo.

Trafiko

Sumiswald estas fina haltejo de trajnlinio al Lützelflüh kaj Burgdorf, kiu antaŭe aliflanke plukondukis al Langenthal. Tra la komunumo ankaŭ cirkulas diversaj poŝtaŭtolinioj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 23 de Lützelflüh al Langenthal.

Historio

La unua dokumenta mencio de Summiswald datiĝas el la jaro 1130. Dum mezepoko Sumiswald estis propra Senjorujo de loka nobela familio.[1]

Personecoj

Du el la sep aktualaj (2010) federaciaj konsilantoj de Svislando forte rilatas al Sumiswald, nome Didier Burkhalter estas civitano de la komunumo kaj Johann Schneider-Ammann ĉi tie naskiĝis.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads