Distrikto Vác
distrikto en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Distrikto Vác (hungare Váci járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas laŭ Danubo en la norda parto de la departemento (en la norda parto de Hungario).

Remove ads
La distrikta ĉefurbo estas Vác, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 16 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 362,19 km², kie loĝas 67 781 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri industrioj, agrikulturoj, (fruktoj, legomoj, tritikoj) kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.
Remove ads
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed foje la nomo estis „Distrikto Supra Vác”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Vác
- alia urbo: Őrbottyán
- vilaĝoj:
- Acsa, kiu administras ankaŭ vilaĝon Csővár
- Csörög
- Kosd
- Penc , kiu administras ankaŭ vilaĝon Püspökszilágy
- Püspökhatvan, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Galgagyörk kaj Váckisújfalu
- Rád, kiu administras ankaŭ vilaĝon Váchartyán
- Sződ
- Sződliget, kiu administras ankaŭ vilaĝon Vácrátót
- Vácduka, kiu administras ankaŭ vilaĝon Kisnémedi
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads