Distrikto Zollernalb

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Zollernalb
Remove ads
Remove ads

La distrikto Zollernalb - germane Zollernalbkreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Balingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

La distrikto havas areon de 917 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 193235 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Tübingen norde, Reutlingen kaj Sigmaringen oriente, Tuttlingen sude kaj Rottweil kaj Freudenstadt okcidente.

La regiono historie estas la kerna teritorio de la nobela dinastio Hohenzollern. Ilia familia kastelo en Hechingen videblas en la kvar-bilda fotogalerio sube.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 25 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urboj:

  1. Albstadt (46422)
  2. Balingen (34945)
  3. Burladingen (12273)
  4. Geislingen (5957)
  5. Haigerloch (10968)
  6. Hechingen (19439)
  7. Meßstetten (11560)
  8. Rosenfeld (6547)
  9. Schömberg (4741)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bisingen (9844)
  2. Bitz (3785)
  3. Dautmergen (450)
  4. Dormettingen (1099)
  5. Dotternhausen (1830)
  6. Grosselfingen (2178)
  7. Hausen am Tann (496)
  8. Jungingen (1375)
  9. Nusplingen (1865)
  10. Obernheim (1487)
  11. Rangendingen (5349)
  12. Ratshausen (764)
  13. Straßberg (2480)
  14. Weilen unter den Rinnen (598)
  15. Winterlingen (6336)
  16. Zimmern unter der Burg (447)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads