Distrikto Reutlingen

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Reutlingen
Remove ads

La distrikto Reutlingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Reutlingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

La distrikto havas areon de 1 094 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 291696 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Esslingen norde, Göppingen nordoriente, Alb-Donau oriente, Biberach kaj Sigmaringen sude, Zollernalb sudokcidente, Tübingen okcidente kaj Böblingen nordokcidente.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urboj:

  1. Bad Urach (12812)
  2. Hayingen (2215)
  3. Metzingen (22528)
  4. Münsingen (14755)
  5. Pfullingen (19005)
  6. Reutlingen (117547)
  7. Trochtelfingen (6277)

Neurbaj komunumoj:

  1. Dettingen an der Erms (9977)
  2. Engstingen (5245)
  3. Eningen unter Achalm (11456)
  4. Gomadingen (2300)
  5. Grabenstetten (1727)
  6. Grafenberg (2776)
  7. Hohenstein (3779)
  8. Hülben (3078)
  9. Lichtenstein (9312)
  10. Mehrstetten (1483)
  11. Pfronstetten (1512)
  12. Pliezhausen (9893)
  13. Riederich (4331)
  14. Römerstein (4078)
  15. Sonnenbühl (7106)
  16. St. Johann (5271)
  17. Walddorfhäslach (5505)
  18. Wannweil (5405)
  19. Zwiefalten (2323)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads