Djula

From Wikipedia, the free encyclopedia

Djulamap
Remove ads

Djula estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv, en municipo de Ĉornotisiv.

Rapidaj faktoj vilaĝo en Ukrainio, Ukraina provinco ...

48° 2′ 3″ N 23° 4′ 40″ O (mapo)

Remove ads

Situo

Djula situas ĉe piedoj de la Avas-monto, laŭ rojo. Vinohradiv troviĝas je 20 km-oj.

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1337 laŭ tiama hungara ortografio "Giula". En 1717 la tataroj tie batalis kontraŭ la loĝantoj. En 1867 pro epidemio multe da infanoj mortis. Ĝis Traktato de Trianon Szőlősgyula apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. Ekde 1945 Julivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio, kiel Djula. Nuntempe vivas tie 1355 loĝantoj, el kiuj 1321 estas hungaroj.

Remove ads

Vidindaĵoj

La kalvinana preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento, ĝi apartenas ekde 1580 al la kalvinana eklezio. Ĝia turo estis malkonstruita en 1955 post fulmobato. La ligna sonorilostablo estis konstruita en 1977. Memore al la gulaga deportado en 1990 oni faris monumenton.

Famuloj

Fontoj

  • ukraina kaj hungara paĝoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads