Duledoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Duledoj
Remove ads

La familio Duledoj el la ordo de la Paseroformaj birdoj havas unusolan specion Dominika dulo (Dulus dominicus) el unu genro Dulo. Antaŭe la ornitologoj taksis ĝin apartenanta al la familio de Bombiciledoj (Bombycillidae).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

disvastiĝo

Ĝi estas Nacia birdo de la Dominika Respubliko. La disvastiĝa regiono estas la malferma pejzaĝo en la Dominika Respubliko, pli ekzakte sur Hispaniolo, sur Haitio, sur la Antiloj kaj sur Havajo.

vivmaniero

La birdo vivas kaj kovas ĉe Rojstoneoj (Roystonea), palmo konata sub la nomo Reĝa palmo. Komunaj nestoj je diametro de unu metro gastigas du ĝis kvin kovantajn parojn. La nesto konsistas el sekaj branĉetoj plektitaj ĉirkaŭ la trunko kaj la folielkreskejo. Ĉiu paro kovas en separita sektoro kun propra enirejo. La ovaro havas du ĝis kvar ovojn.

nutrado

La Dulo nutras sin per la beroj de la Reĝa palmo Rojstoneo (Roystonea), fojfoje per ties floroj kaj aliaj plantoj.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads