Donecko
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Donecko (ukraine Донецьк) estas urbo, la ĉefa industria centro de Ukrainio en Donecka Baseno kaj ĉefurbo de Donecka regiono.

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Donecko vivis 901 645 loĝantoj sur areo de 358 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 519 loĝantoj/km². Kompare, laŭ datumoj de 2013 jaro Donecko havis 1 059 800 loĝantojn, kaj komence de 2022 estis 901 645.
Ĝi estas centro de aglomeraĵo, kie en 2013 loĝis ĉirkaŭ 1,9 mln de personoj. Donecko estas la kvara laŭ grandeco ukraina urbo kaj kune kun najbaraj urbaj centroj ĝi kreas kunurbaĵon. Ekde 2014, la teritorio de Donecko estas kontrolita de la memproklamita Donecka Popola Respubliko, kiun la ukraina registaro agnoskas kiel terorisma organizo.
Remove ads
Geografio
Donecko situas en orienta parto de la lando, sur ebenaĵo, laŭ la rivero Kalmiuso.
- Tuta areo estas 385 km².
- Longo de nordo al sudo estas 28 km.
- Longo de oriento al okcidento estas 55 km.
- Kvanto da distriktoj - 9.
- Kvanto da placoj - 21.
- Kvanto da stratoj, bulvardoj, avenuoj - 2200.
- Stratoj havas longon - 2500 km.
- Akvujoj - Kalmiuska akvujo (60 hektaro) kaj Donecka maro (206 hektaro).
- Riveroj - 5:, Kalmiuso, Asmolovka (13 km), Ĉeripaŝkina (23 km), Skomoroŝka, Baĥmutka.
Remove ads
Historio


La urbo havis nomojn Juzivka (Юзівка), Trock (Троцьк) kaj Stalino (Сталіно).
Juzivka havis statuson de fabrika urbeto.
La 3-an de julio 1917 Juzovka ekhavis statuson de urbo.
La 6-an de junio 1924 Juzovka estis renomita Stalino.
La 9-an de novembro 1961 Stalino estis renomita Doneck'.

Donecko estiĝis somere de 1869 sur lokoj de vilaĝetoj: Aleksandrovka, Avdotino, Grigorjevka (Georgievka), Lubimovka (Zakop), Nikolaevka, Jekaterinovka, Larinka, Semenovka, Oveĉij, kiujn fondis dum la 17-a jarcento zaporoĵskaj kozakoj. John Hughes, kimra negocisto, fondis tie fabrikon pri feraĵoj. En 1917 okazis ribelo. Antaŭ la dua mondmilito en Stalino loĝis ĉirkaŭ 507 mil homoj, post kiam liberigis la urbo ĉi tie loĝis nur 175 mil homoj. Dum la milito la urbo detruiĝis. La armeo de Nazia Germanio havis la urbon inter 1941-1943. En jaro 2012 urbo gastigis plurajn matĉojn de la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.
En la urbo funkcias Donecka Universitato.
Remove ads
Vidindaĵoj
Distriktoj de la urbo
- Kijivskij (Київський)
- fondita je la 1967-a j.
- areo - 33 km2.
- loĝantaro - 143,7 mil.
- Kujbiŝevskij (Куйбишевський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 51 km2.
- loĝantaro - 120,8 mil.
- Kirovskij (Кировський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 68 km2.
- loĝantaro - 171,7 mil.
- Kalininskij (Калінінський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 19 km2.
- loĝantaro - 109,7 mil.
- Leninskij (Ленінський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 37 km2.
- loĝantaro - 107,8 mil.
- Voroŝilovskij (Ворошиловський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 10 km2.
- loĝantaro - 97,3 mil.
- Petrivskij (Петрівський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 57 km2.
- loĝantaro - 88,6 mil.
- Budjonovskij (Будьоновський)
- fondita je la 1980-a j.
- areo - 25 km2.
- loĝantaro - 100,3 mil.
- Proletarskij (Пролетарський)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 58 km2.
- loĝantaro - 102,8 mil.
Remove ads
Famuloj
- Anatolij Solovjanenko
- Heinrich Martens, eldonisto
Ĝemelurboj
Esperanto
En la urbo kaj la regiono aktivis la ukrainia esperantisto Vladimir Kornilov.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads