Drobeta-Turnu Severin

urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Drobeta-Turnu Severin
Remove ads

Koordinatoj: 44° 38′ N 22° 40′ O (mapo)

Thumb
Rapidaj faktoj municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • havenurbo • limurbo, Ĝemelurboj Orly vd ...
Thumb

Drobeta-Turnu Severin [drobeta turnu severin] (hungare: Sörény vára, Szörényvár; germane: Turm Severin) estas urbo kaj municipo en la sud-okcidenta Rumanio ĉe la landlimo kun Serbio, 343 km okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 79 865 loĝantoj sur areo de 57,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 391 loĝantoj/km². Ĝi estas ĉedanuba haveno kaj la ĉefurbo de la distrikto (județ) Mehedinți. Ĝis majo 1972, ĝi nomiĝis nur Turnu Severin. Drobeta estas aldono, alude al la samloke ekzistinta daka, poste romia setlejo Drobeta.

Grava vidindaĵo en la ĉirkaŭo estas la restaĵoj de la romia Trajana ponto, konstruita en 103105 de la romia arkitekto Apolodoro el Damasko. Gravas ankaŭ la ruinoj de romia kastrumo, la bazaj muroj de la plej malnova konata rumana ortodoksa preĝejo kaj la Muzeo de la Fera Pordego (Muzeul Porțile de Fier).

En la mezepoko Turnu Severin estis nomdona administra centro por la hungara Banato de Severin, en 1330 akiris ĝin la rumanoj.

Remove ads

Gravaj personoj

Partneraj urboj

  • Serbio Bor (Бор, Serbio)
  • Serbio Kladovo (Кладово, Serbio)
  • Francio Orly (Francio)
  • Grekio Papingo (Πάπιγκο, en la administra regiono Epiro de Grekio), ekde 2011 parto de la pli vasta komunumo Zagori (Ζαγόρι)
  • Italio Roccadaspide (Italio)
  • Ĉinio Sania[?] (Ĉinio)[mankas fonto]
  • Hispanio Sevilla (Hispanio)
  • Finnlando Vaasa (Finnlando)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads