Druzoj

etnoreligia grupo abrahama esotera de araba lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia

Druzoj
Remove ads

Druzoj (arabe درزي, duruzī, pl. دروز durūz, hebree דרוזים, druzim) estas malgranda etnoreligia grupo loĝanta plejparte en Libano, Israelo, Sirio, Turkio kaj Jordanio; malgrandaj grupoj ankaŭ elmigris al diversaj landoj de Ameriko kaj Eŭropo kaj alilanden. Ili uzas la araban lingvon kaj kondutas laŭ socia ŝablono tre simila al la araboj de tiu regiono. Plej multaj druzoj diras, ke ilia religio estas islama, sed plej multaj islamanoj ne akceptas tion kaj opinias ilin herezuloj aŭ alikredantoj. Ili interalie kredas je reenkarniĝo. Plej multaj druzoj nomas sin araboj, kvankam iuj (precipe en Israelo) neas tion. Ne ekzistas preciza censo, sed oni taksas ke la tutmonda druzaro nombras proksimume 1 milionon. Ili ne provas disvastigi sian religion, laŭ ili la pordoj estas fermitaj kaj nenia aliĝo al Druzismo eblas krom per naskiĝo.

Rapidaj faktoj Druzoj دروز, etnoreligia grupo ...
Thumb
Fotomontaĵo
Thumb
Fotomontaĵo

La druzoj jam havis sendependan ŝtaton, la Ĝabal Druzoj inter 1921 ĝis 1936, en la sudo de Sirio ĉirkaŭ la urbo As-Suŭajda kaj sub la franca mandato de Sirio.

Remove ads

Literaturo

  • Bennett A. Reincarnation, Sect Unity, and Identity among the Druze // Ethnology. — Vol. 45, No. 2. — University of Pittsburgh- Of the Commonwealth System of Higher Education, (Spring, 2006).angle — С. 87-104.
  • Brenton Betts R., Havemann A. Exploring Druze Tradition // Journal of Palestine Studies. — Vol. 19, No. 4. — University of California Press on behalf of the Institute for Palestine Studies, (Summer, 1990).angle — С. 128—130.
  • Shakeeb S. The British-Druze Connection and the Druze Rising of 1896 in the Hawran // Middle Eastern Studies. — Vol. 13, No. 2. — Taylor & Francis, Ltd., (May, 1977).
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads