Du Fu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Du Fu (pr. Tu Fu), Pin Jin: Dù Fǔ , ĉine: 杜甫, Wade-Giles literumado: Tu Fu, ankaŭ foje konata kiel Dù Shàolíng (杜少陵) aŭ Dù Gōngbù (杜工部) (712 - 770) estis ĉina poeto de la Tang dinastio. Li kaj lia amiko Li Bai estas la plej famaj el ĉiuj ĉinaj poetoj.
Lia poezio ofte esprimas lian kompaton kontraŭ la suferoj de la popolo en la malordaj tempoj, kiujn li spertis, sed ankaŭ tradicia lirikeco, kiel en lia fama kaj ofte tradukita poemo "Sur altano".
Remove ads
En Esperanto
Poemoj de Du Fu elĉinigis Shi Chengtai kaj aliaj (Gerrit Berveling, Hu Guozhu, Kris Long, Laŭlum, Ossaka Kenĵi, Vejdo, Xie Yuming kaj S.J.Zee), aperinta ĉe Libraro de Verda Stepo, Esperanto-Asocio de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio, 2006, 188 paĝoj.
La 17-an de oktobro 2021 okazis en la ĉina urbo Shenyang la dua Liaoning-recitalo de esperantaj kaj ĉinaj poemoj organizita de la Liaoning-Esperanto-kultura klubo. Dum la unua recitalo refiefigis preskaŭ sole poemojn de forpasintaj Esperanto-poetoj, sed en la dua recitalo oni aŭskultis la Esperanto-versiojn de ĉinaj poemoj en diversaj historiaj periodoj interalie la poemon Ĝojiga pluvo en printempa nokto de Du Fu[1].
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads