Dua Laterana koncilio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Dua Laterana Koncilio okazis dum la jaro 1139 sub prezido de papo Inocento la 2-a en la papa palaco Laterano en Romo.
Laŭ la Romkatolikismo [1]nombrado temis pri la deka ekumena koncilio. Oni taksas la nombron de partoprenantoj je proksimume 1000.
La koncilio provis superi aktualan skismon, do dividon de la katolika eklezio, kaŭzitan de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a. Krome ĝi decidis pri la celibato por pastroj.
La kunveno decidis pri la eksigo de la reganto Roger la 2-a de Sicilio el la katolika eklezio, kaj malpermesis la aplikon de la armilo arbalesto de kristanoj kontraŭ kristanoj. Tiu malpermeso en la praktiko tamen restis senefika.
Remove ads
Dekretoj de la Dua Koncilio Laterana
- Episkopoj kaj pastroj ekstere sintenu modeste, kaj estu forigita ĉiu formo de elmontrado (kanono 4)
- Geedziĝo de pastroj kaj religiuloj estas deklarita nevalida kaj ne nur nelica (kanonoj 6, 7, 11)
- Estas kondamnita uzuro
- Estas malpermesite al la klerularo praktiki jurisprudencon kaj medicinon por atingi ĉiupsecajn terajn avantaĝojn (kanono 5)
- Estas melpermesite al la klerularo partopreni en ludoj kaj turniroj, je punminaco de senigo de la kristana sepulto (kanono 14)
- Estas ekskluziva tasko de la Katedralaj Kapituloj kaj de la superuloj de la religiaj ordenoj levi al episkopan oficon (kanono 28)
- Uzo de arko kaj arbalestro estas malpermesita kontraŭ kristanoj (kanono 29)
- Fine estas kondamnita, pro herezo, Arnaldo el Breŝo.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads