Duspiritulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Duspiritulo (el la angla Two-Spirit, two-spirit aŭ twospirit, kiu estas kalkeo de la aniŝinabeka niizh manidoowag) estas moderna terminego, uzata de iuj indiĝenaj nordamerikanoj por priskribi iujn spiritecajn homojn[1][2] en siaj komunumoj, kiuj estas seks-variaj.[3][4] La termino adoptiĝis en 1990 en internacia kunveno de indiĝenaj lesbaninoj kaj gejoj por kuraĝigi la anstataŭigon de la antropologia termino berdache [barDAŜ].[4][5][6]

"Duspiritulo" ne estas interŝanĝebla kun "GLAT-a," "geja," aŭ "transseksa indiĝena amerikano";[2] la titolo malsamas de la plimulto da okcidentaj, normaj difinoj pri sekseco kaj socia sekso tiel, ke ĝi ne temas pri tia homo, kun kiu oni dormas, nek onia persona identeco; anstataŭe, ĝi estas konsiderata kiel sankta, spirita kaj ceremonia rolo, kiun rekonas kaj konfirmas la ceremonia komunumo de la Plejaĝuloj de la Duspirituloj.[1][2]
Tria kaj kvara seksaj roloj tradicie plenumataj de duspirituloj inkludas laboron kaj vestaĵojn, kiujn oni asocias kun kaj viroj kaj virinoj. Ne ĉiuj triboj/nacioj havas rigidajn seksajn rolojn sed, inter tiuj, kiuj havas ilin, iuj kredas je almenaŭ kvar seksoj: ineca virino, ineca viro, vireca virino kaj vireca viro.[1]
Kvankam iuj trovis la terminon utila por intertriba organizado, ne ĉiuj indiĝenaj amerikanaj kulturoj tiel konceptas sekson aŭ seksecon, kaj la plimulto da nacioj uzas nomojn el siaj propraj lingvoj.[5][7] Kvankam tutindianismaj terminoj ne ĉiam estas konvenaj aŭ bonvenaj, la termino ĝenerale pli akceptiĝis ol tiu, kiun ĝi anstataŭis.[5] La plividebliĝadon de la duspirita koncepto en la dominanta kulturo rigardis indiĝenaj komunumoj kiel potencigan sed kun nedezirataj konsekvencoj. Ekzemploj estas la disvastiĝo de misinformo pri la kulturoj de la indiĝenaj popoloj, tutindianismo, kaj kultura alproprigo de indiĝenaj identecoj kaj ceremoniaj vojoj fare de neindiĝenoj, kiuj ne komprenas, ke duspiriteco estas specife indiĝen-amerikana kaj unuanacia kultura identeco, kiujn neindiĝenoj nepre ne prenu por si.[8][9]
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads