Dylan Thomas

kimra poeto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Dylan Thomas
Remove ads

Dylan Marlais Thomas (n. la 27-an de oktobro 1914, m. la 9-an de novembro 1953) estis kimra poeto kaj verkisto kies verkoj estas poemoj kiaj "Do not go gentle into that good night" (Ne iru milde en tiun bonan nokton) kaj "And death shall have no dominion" (Kaj la morto ne havos regon), la radiodramo ("teatraĵo por voĉoj") "Under Milk Wood" (sub la lakta arbaro), ankaŭ poste adaptita al filmoj kaj teatraj dramoj, kaj rakontoj kaj radioprogramoj kiaj "A Child's Christmas in Wales" (infana kristnasko en Kimrio) kaj "Portrait of the Artist as a Young Dog" (artista portreto kiel hundido). Li iĝis populara en sia vivodaŭro kaj restis tia post sia frua morto en Novjorko. En sia matura vivo li akiris reputacion, kiun li kuraĝigis, kiel "roistering, drunken and doomed poet" (diboĉulo, ebriulo kaj malfeliĉa poeto).[1]

Thumb
Statuo de Dylan Thomas en Swansea
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads
Remove ads

Vivoj

Thomas naskiĝis en Swansea, Kimrio, en 1914. Neelstara lernanto, li lasis lernejon 16-jaraĝa, kaj iĝis ĵurnalisto por mallonga tempo. Kvankam multaj el liaj verkoj aperis presitaj dum li estis ankoraŭ junulo, estis la publikigo de "Light breaks where no sun shines", en 1934, kiu kaptis la atenton de la literatura mondo. Dum lia vivo en Londono, Thomas konatiĝis kun Caitlin Macnamara (poste Caitlin Thomas), kun kiu li geedziĝis en 1937. Ties rilato estis markita per alkoholismo kaj reciproka detruemo.[1] En la komenca parto de sia geedziĝo, Thomas kaj lia familio loĝis malriĉe, setlinte en la kimra fiŝkaptista vilaĝo Laugharne.

Kvankam Thomas estis aprezata kiel populara poeto en sia vivodaŭro, li malfacile perlaboris sian vivon kiel verkisto, kio rezultis en la fakto ke li devis vivteni sin per legadoprezentoj kaj radiprogramoj. Liaj radioregistroj por la BBC dum fino de la 1940-aj jaroj sukcesis akiri la atenton de la publiko kaj li estis uzata de la Corporation elsendejo kiel populisma voĉo de la literatura etoso. En la 1950-aj jaroj, Thomas veturis al Usono, kie liaj legadoj portis lin al nivelo de famo, kaj lia vagema konduto kaj drinkemo malboniĝis. Lia tempo en Usono finkonstruis la legendon de Thomas, kaj li registris vinilajn verkojn kiaj A Child's Christmas in Wales. Dum sia kvara vojaĝo al Novjorko en 1953, Thomas ege malsaniĝis kaj falis en komato el kiu li ne rekuperiĝis. Thomas mortis la 9an de novembro 1953 kaj lia korpo estis revenigita al Kimrio kie li estis entombigita ĉe Laugharne la 25an de novembro 1953.

Thomas verkis nur en la angla. Li estis agnoskita kiel unu el plej gravaj kimraj poetoj de la 20a jarcento, kune kun Robert Frost, William Butler Yeats kaj Thomas Stearns Eliot, kaj notita pro sia originala, ritmeca kaj ingenia uzado de vortoj kaj imagaro.

Tomaso estas konsiderita romantika en la formo de sia skribo, elektante trakti siajn verkojn kun pli personaj materialoj, emocioj kaj sentoj, kontraste al la gvida fluo tiutempe kies verkoj tuŝis politikajn kaj sociajn aferojn. Ĉi tiu formo de esprimo estas esprimita en liaj poemoj en la pitoreskaj kaj riĉaj bildoj kiujn Tomaso uzas. Liaj verkoj ankaŭ enhavas kimran kaj keltan folkloron kaj mitologion. La sinteno de Thomas kiel unu el plej grandaj modernaj poetoj estis multe studita. Li restis populara kun la publiko, kiu trovas lian verkaron sufiĉe atingebla.

En aŭtobiografio "Kronikoj" publikigita en 2007, Bob Dylan rakontas al ni ke li ŝanĝis sian familian nomon de Zimmerman al Dylan sekvante Dylan Thomas.

Remove ads

Listo de verkoj

Poeziaj kolektoj

Thumb
"Was there a time" kiel murpoemo en Leiden (unuafoje publikigita en Twenty-Five Poems, 1936)
  • 1934 18 Poems, The Sunday Referee; Parton Bookshop
  • 1936 Twenty-Five Poems, Dent
  • 1939 The Map of Love, Dent
  • 1943 New Poems, New Directions
  • 1946 Deaths and Entrances, Dent
  • 1949 Twenty-Six Poems, Dent
  • 1952 In Country Sleep and other poems, New Directions
  • 1952 Collected Poems, 1934–1952, Dent
  • 2014 The Collected Poems of Dylan Thomas: The New Centenary Edition, Weidenfeld kaj Nicolson
Remove ads

Kolektita prozo

  • 1940 Portrait of the Artist as a Young Dog, Dent
  • 1946 Selected Writings of Dylan Thomas, New Directions
  • 1953 Adventures In The Skin Trade And Other Stories (Adventures In The Skin Trade, senfina novelo), New Directions
  • 1954 Quite Early One Morning (planita de Thomas, postmorte publikigita de New Directions)
  • 1955 A Child's Christmas in Wales, New Directions
  • 1955 A Prospect of the Sea and other stories and prose writings, Dent
  • 1957 Letters to Vernon Watkins, Dent
  • 1965 Rebecca's Daughters, Triton
  • 1970 Twelve More Letters, Turret, (limigita eldono de 175)

Teatraĵoj

  • 1954 Under Milk Wood (Radiodramo)
  • 1953 The Doctor and the Devils and Other Scripts

Scenaroj

  • 1964 The Beach at Falesa
  • 1964 Twenty Years a-Growing (senfina)

Kolektoj

  • 1982 Selected Works, Guild Publishing, London
  • 1984 The Collected Stories of Dylan Thomas, New Directions Publishing
  • 1986 Collected Letters, eld. Paul Ferris, MacMillan
  • 1992 On the Air With Dylan Thomas: The Broadcasts, eld. Ralph Maud, New Directions Publishing
  • 1994 Eight Stories, W. W. Norton & Co
  • 1995 Dylan Thomas: The Complete Screenplays, eld. John Ackerman, Applause Books
  • 1997 Fern Hill: An Illustrated edition of the Dylan Thomas poem. Red Deer College Press, Canada
  • 2000 Collected Poems 1934–1953, London: Phoenix
  • 2000 Selected Poems, London: Phoenix
Remove ads

Ilustritaj

  • 1978 A Child's Christmas in Wales ilustraciata de Edward Ardizzone, London: Dent (1996: re-publikigita ĉe Dolphin Paperback el Orion Children's Books)
  • 1985 The Outing ilustraciata de Paul Cox, London: Dent

Aŭdioregistroj

  • Dylan Thomas: Volume I — A Child's Christmas in Wales and Five Poems (Caedmon TC 1002–1952)
  • Under Milk Wood (Caedmon TC 2005–1953)
  • Dylan Thomas: Volume II — Selections from the Writings of Dylan Thomas (Caedmon TC 1018–1954)
  • Dylan Thomas: Volume III — Selections from the Writings of Dylan Thomas (Caedmon TC 1043)
  • Dylan Thomas: Volume IV — Selections from the Writings of Dylan Thomas (Caedmon TC 1061)
  • Dylan Thomas: Quite early one morning and other memories (Caedmon TC 1132–1960)
  • Dylan Thomas: Under Milk Wood and other plays (Naxos Audiobooks NA288712 – 2008) (origine BBC – 1954)
Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading content...

Eksteraj ligiloj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads