Eburborda terminalio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eburborda terminalio
Remove ads

La eburborda terminalio (Terminalia ivorensis) (internacie konata kiel idigbo, black afara, framiré, emeri kaj diversaj aliaj nomoj) estas afrotropisa specio de arbo en la familio de la kombretacoj. Ĝi troviĝas en Kameruno, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio, Nigerio, kaj Sieraleono. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La ligno, uzita por konstruado, havas densecon de proksimume po 560 kg en kubometro [1]. Kolore la ligno estas hele flav-bruna; ĝi bone sekiĝas sen multe da volumena ŝanĝo, sed ĝenerale ĝi ne estas fortika. La durameno estas daŭra. Oni uzas ĝin por konektigado kaj altkvalita meblaro[2].

Taŭga Esperanta nomo por ties ligno evidente estas idigbo.

Remove ads

Referencoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads