Eduard Scheidemantel

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eduard Scheidemantel
Remove ads

Eduard SCHEIDEMANTEL (naskiĝinta la 11-an de marto 1862 en Vajmaro, mortinta samloke la 18-an de marto 1945) estis germana filologo, eldonisto, kuratoro kaj germanisto.

Thumb
Tombo de Eduard Scheidemantel
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Vivo

Estante filo de la kortega artĉarpentisto Hermann Scheidemantel kaj de Charlotte Bauch (kaj frato de la kantisto ĉambra Karl Scheidemantel) li studis en Berlino kaj Lepsiko. En 1883 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Lepsiko post sukcesa defendo de la disertacio Quaestiones Euanthianae.

Scheidemantel renomiĝis kiel literaturhistoriisto kaj eldonisto. Li estis supera registarkonsilisto kaj profesoro en Vajmaro. Krome li direktoris ĉe Schiller-domo kaj ĉe Germana Ŝilera Ligo[1] kiun li estis kunfondinta en 1906. Ekde 1912 li estris ĉe Goeto-muzeo kie li la vicestradon jam estis havinta en manoj siaj dum kelkaj jaroj. En 1917 sekvis la malfermo de Kirms-Krackow-domo. Tie li mem ankaŭ inspektistis dum la muzeo-aranĝiĝo.[2] Konsekvence li eldonis ankaŭ la rememorojn de la kortegbiografino Charlotte Krackow.[3] Tiuj manskribitaj notoj de Krackow datumis de 1889.[4] Charlotte Coelestine Krackow estis ne nur la lasta loĝanto de la domo de ĉe Jakobo-strato sed ankaŭ la nevino de Franz Kirms.

En 1942 oni aljuĝis al li la Oran Goeto-medalon; en 1926 li estiĝis honora civitano kaj ĉ. la jaro 1920 busto de li el gipso faritis kies kreinton oni ne konas. Ĝin posedas nun Klassik Stiftung Weimar (inventarnumero G 1860).[5]

Tombo lia estas sur la Historia tombejo.[6]

Remove ads

Verkoj (elekto)

  • Quaestiones Euanthianae, Dissertation Leipzig 1883 (Digitalisat; biografio p. 74).
  • Zur Entstehungsgeschichte von Goethes Torquato Tasso, 1896.
  • Das klassische Weimar, 1907.
  • 10 Jahre Deutscher Schillerbund, Weimar 1917.
  • Almanach des Weimar-Bundes deutscher Mädchen und Frauen, eldonistece, Weimar 1926.
  • Führer durch das Schillerhaus, 1930.
  • Schillers Bestattung, Weimar 1930.
  • Nachbarn und Gäste des Kirms-Krackow-Hauses, Weimar 1933.
  • Schillers Diener Georg Gottfried Rudolph, 1939.

Aldonotas multaj eldonitaĵoj, speciale de goetaj verkoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads