Eggerberg
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Eggerberg estas komunumo en la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 343 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eggerberg (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
La komunumo Eggerberg situas en Supra Valzeo ĉe la suda deklivo de la Bernaj Alpoj sur la norda flanko de la valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Eggerberg kaj Eggen, krome al ĝi apartenas la setlejo Finnu, Mühlackern kaj Wirmschland, kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,99 km², de kiuj 45,9% estas kovritaj de arbaro, 25,7% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Eggerberg limas en nordo al eksklavo de Baltschieder, en oriento al Naters, en sudo al Lalden, en sudokcidento al Baltschieder, kaj en nordokcidento al Ausserberg.
Trafiko
Eggerberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Veturebla vojo kondukas de Brigo al Eggerberg kaj ĝiaj vilaĝoj. Pere de la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Brigo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Eggerberg poŝtaŭtolinio kondukas al Eggen.
Monda naturheredaĵo
Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Historio
La unua dokumenta mencio de Eggerberg datiĝas el la jaro 1307 kiel Eccun. Dum mezepoko la jurisdikcio dumtempe apartenis al la familio d'Ornavasso de Rarono. En la jaro 1312 Eggerberg estis la unuan fojon menciita kiel komunumo kaj apartenis al Gumper Rischinen de la Dekono Brigo. En la jaro 1658 estis konstruita la komunuma domo en Eggerberg. En la jaro 1854 la vilaĝo Finnu estis atribuita al la komunumo Eggerberg.[3]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



