Rüdesheim am Rhein
urbo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rüdesheim estas vinkultivista kaj turisma urbo ĉe la rivero Rejno. Ĝi situas en la distrikto Rheingau-Taunus de la germana federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 10054 loĝantojn.

Pro la kultivado de bonkvalita vino kaj ĝia alloga situo piede de la montaro Taunus, de kie prezentiĝas la pitoreska panoramo de la romantika Rejno kaj la komenco de la Mezrejna Valo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO), ĝi estas unu el la plej gravaj turismaj celoj en Germanio.
Apartaj turismaj allogaĵoj estas:
- la strateto "Drosselgasse"
- la monumento "Niederwalddenkmal" de 1883 kun la statuo "Germania" kaj
- la monaĥinejo de Hildegard de Bingen en la urboparto Eibingen.
Remove ads
Partneraj urboj

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


