El Real de San Vicente
municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
El Real de San Vicente (La Reĝa Loko -sed vidu sube- de Sankta Vincento) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.


Remove ads
Toponimio
La termino "real" signifas "militista kampadejo", kaj devenas el araba "aryal" kiu signifas "loko kie estas kampadita armeo". En la epoko de Romia Imperio ĝi nomiĝis Monto de Venuso.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Realeños. La censita populacio en 2011 estis de 1.119 loĝantoj kaj la denseco estas de 20,72 loĝ/km².
Situo
El Real de San Vicente estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 800 m; je 76 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°8′21″ N 4°41′25″ Ok.
Geografio
Limas kun la municipaj teritorioj de Fresnedilla en la provinco de Ávila kaj Pelahustán, Garciotum, Castillo de Bayuela, Hinojosa de San Vicente, Navamorcuende, Almendral de la Cañada kaj La Iglesuela en la provinco de Toledo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
Dum la epoko de kristana reloĝigo post la konkero al islamanoj, la areo estis ligata al Avilo.
Meze de la 20a jarcento la populacio duoniĝis pro elmigrado el la 1950-aj jaroj el 2,000 loĝantoj al 1,000 loĝantoj komence de la 1980-aj jaroj kaj tiele pli malpli stabiliĝis ĝis nun.
Monumentoj kaj interesaĵoj
- Ermitejo de Sankta Nikazo
- Preĝejo de Sankta Katerino.
Notoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads