El laberinto del fauno (filmo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

El laberinto del fauno (filmo)
Remove ads

El laberinto del fauno (La labirinto de la faŭno) estas hispana-meksika[1] fantazio-hororo-dramo-filmo de Guillermo del Toro, aperinta en 2006.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Remove ads

Temo

"La labirinto de la faŭno" disvolviĝas en ne-identigita regiono en la nordo de Hispanio, dum la jaro 1944, kvin jarojn post la hispana civila milito. Ĝi rakontas la interesan vojaĝon de Ofelia (Ivana Baquero), 13-jara knabino tre ŝatanta fantaziajn librojn, kiu kune kun sia patrino, Carmen (Ariadna Gil), en malforta sanstato pro ŝia profunda gravedeco, translokiĝas ĝis malgranda vilaĝo, kie estis postenigita Vidal (Sergi López), kruela kapitano de la frankista ĝendarmaro ("Guardia Civil"), novedzo de Carmen (tial ke la patro de Ofelia mortis komence de la milito), ulo por kiu Ofelia sentas nenian inklinon.

Kapitano Vidal estis postenigita tie por fini kun la lastaj restaĵoj de la respublikana rezistado, kaŝita en la montoj de la regiono, pro kio li ne hezitas uzi tutan serion da procedoj, inkluzivante mortigon kaj torturon, ankaŭ alproprigante al si kaj porciumante la proviantadon de la civila popolo de la regiono.

Vidal lokis sian centron de operacioj en malnova muelejo situanta for de la vilaĝo. Krom ĝendarmoj, atendas ilin en la muelejo Mercedes (Maribel Verdú), junulino de la vilaĝo, kiu estas ŝarĝita de la ceteraj membroj de la servo, kaj doktoro Ferreiro (Alex Angulo), kiu ŝarĝiĝas de la malfirma sanstato de Carmen.

Iun nokton Ofelia malkovras ruinojn de labirinto kie ŝi renkontas faŭnon (Doug Jones), strangan kreitaĵon kiu revelacias ion al ŝi: Ofelia ne reale estas tiu, kiun ŝi kredas esti, sed princino, lasta de sia genealogo, kiun ŝia popolo delonge atendas. Por povi reveni, ŝi devos trapasi tri provojn antaŭ ol venu plenluno. Dum la trapaso de sia misio, fantazio kaj brutala realeco intermiksiĝas, formante historion kie magio kiu ĉirkaŭas ŝin servas al Ofelia por eskapi la kruelan realecon, en kiu ŝi troviĝas mergita.

Remove ads

Teĥnikaĵoj

Remove ads

Rolularo

  • Ivana Baquero: Ofelia, filino de Carmen
  • Sergi López: Kapitano Vidal, edzo de Carmen
  • Maribel Verdú: Mercedes, servistino de Vidal, fratino de Pedro
  • Doug Jones: Faŭno / Pala viro
  • Ariadna Gil: Carmen, edzino de Vidal, patrino de Ofelia
  • Álex Angulo: Doktoro Ferreira
  • Manolo Solo: Garcés
  • César Vea: Serrano
  • Roger Casamajor: Pedro, frato de Mercedes
  • Iván Massagué: El Tarta
  • Gonzalo Uriarte: Franco
  • Eusebio Lázaro: Patro
  • Paco Vidal: Pastro
  • Juanjo Cucalón: Urbestro
  • Lina Mira: Edzino de urbestro
  • Mario Zorrilla: Ĉef-flegisto
  • Sebastián Haro: Kapitano de ĝendarmaro
  • Mila Espiga: Edzino de doktoro
  • Pepa Pedroche: Conchita
  • María Jesús Gatoo: Jacinta
  • Ana Sáez: Paz
  • Chani Martín: Trigo
  • Milo Taboada: Junulo
  • Fernando Albizu: Meĥanikisto
  • Pedro G. Marzo: Komisiito
  • José Luis Torrijo: Serĝento Bayona
  • Iñigo Garcés: Juna gerilano
  • Fernando Tielve: Juna gerilano 2
  • Federico Luppi: Reĝo
  • Chicho Campillo: Maljunulo
  • Pablo Adán: Rakontanto/Voĉo Faŭno

Rekompencoj

Goja-premioj 2006

Disdonitaj la 28-an de januaro 2007.

Pliaj informoj Kategorio, Persono ...

BAFTA-premioj 2006

Disdonitaj la 11-an de februaro 2007.

Pliaj informoj Kategorio, Persono ...

Oskaroj 2006

Disodnitaj la 25-an de februaro 2007.

Pliaj informoj Kategorio, Persono ...

Ariel Premioj 2006

Gajninto de 9 premioj el 12 nomumitaj:

Ariel de Oro por plej bona filmo → Gajninto

Ariel por plej bona reĝisoro → Gajninto: Guillermo del Toro

Ariel por plej bona aktorino → Gajninto: Maribel Verdú

Ariel por plej bona aktoro → Nomumita

Ariel por plej bona eldono → Nomumita

Ariel por plej bona foto → Gajninto

Ariel por plej bona arta direktado → Gajninto

Ariel por plej bonaj vestaĵoj → (Lala Huete) Gajninto

Ariel por plej bona ŝminkado → (Jose Quetglas kaj Nieves Sanchez (Blanca)) Gajninto

Ariel por plej bonaj optikaj efektoj → Gajninto

Ariel por plej bona originala muziko → Gajninto

Ariel por plej bona sono → Nomumita

Remove ads

Muzikoj

  1. ."Long, Long Time Ago (Antaŭ tre longe)" – 2:14
  2. ."The Labyrinth (La labirinto)" – 4:07
  3. ."Rose, Dragon (Rozo, drako)" – 3:36
  4. ."The Fairy and the Labyrinth (La feino kaj la labirinto)" – 3:36
  5. ."Three Trials (Tri provoj)" – 2:06
  6. ."The Moribund Tree and the Toad (La mortanta arbo kaj la bufo)" – 7:12
  7. ."Guerilleros (Gerilanoj)" – 2:06
  8. ."A Book of Blood (Libro de sango)" – 3:47
  9. ."Mercedes Lullaby (Lulkanto de Mercedes)" – 1:39
  10. ."The Refuge (La rifuĝejo)" – 1:32
  11. ."Not (Ne)" – 5:55
  12. ."The River (La rivero)" – 2:50
  13. ."A Tale (Fabelo)" – 1:55
  14. ."Deep Forest (Profunda arbaro)" – 5:48
  15. ."Waltz of the Mandrake (Valso de la mandragoro)" – 3:42
  16. ."The Funeral (La funebro)" – 2:45
  17. ."Mercedes (Mercedes)" – 5:37
  18. ."Pan and the Full Moon (Faŭno kaj la plenluno)" – 5:08
  19. ."Ofelia (Ofelia)" – 2:19
  20. ."A Princess (Princino)" – 4:03
  21. ."Pan's Labyrinth Lullaby (Lulkanto de la labirinto de la Faŭno)" – 1:47
Remove ads

Piednotoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads