Eldona Societo Esperanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Eldona Societo Esperanto (ESE, svede Förlagsföreningen Esperanto kaj Esperantoförlaget)[1] estas sveda eldonejo de libroj en kaj pri Esperanto. Ĝi komencis eldoni librojn pri kaj en Esperanto en 1918.[1] La incianto estis Adolf Larsson, kaj, laŭ EdE, ĝi eklaboris aktive sub la gvido de Henning Halldor en 1925.
De 1925 ĝis 1934 ĝi eldonis sep lernolibrojn, sep lego- kaj ekzerc-librojn kaj unu dek literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Poluso 1930, Gösta Berling 1934 kaj Sveda Antologio samjare. La valoro de tiuj verkoj estis en 1934 en ora valuto kalkulata 66 svisaj frankoj.
El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej grandaj vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.
La inicianto Adolf Larsson estis kasisto 1918–1938, kaj Henning Halldor estro 1918–1941. Bernhard Eriksson estis estro 1941–1945, kaj Sune W. Ahlm en 1948.[2] Rudolf Pehrsson iam estis kunlaboranto kaj sekretario.[3]
La estro Eriksson posedis presejon, kaj dum periodo ekde 1925 presis ĉian verkon de Eldona Societo Esperanto tie.[4]
Remove ads
Eldonaĵoj
En la sveda librokatalogo Libris troveblas[5] krom kelkaj de la antaŭaj:
- 1948
- Pollando rekonstruigas el ruinoj – E. Rodan
- 1953
- La Normandaj rakontoj – Guy de Maupassant
- tradukis Roland Dupuis, speciala il. Robert A. Pinchon
- 1954
- Sveda poemaro – trad. Magda Carlsson
- 1961
- Serio Oriento-okcidento – skribaĵ-serio (1961-)
- Kredo, floroj kaj dinamito – biografia verketo pri Sankta Birgitta, Karl von Linné kaj Alfred Nobel – Ernst Olsson (1904–1948)
- 1962
- Sipestro rakontas – rakontoj el la marista vivo originale verkitaj de Frans Tage Lundquist (n. 1882)
- 1964
- Islandaj pravoĉoj' – trad. Baldur Ragnarsson
- El la vivo de Ludoviko Zamenhof – la junaĝaj jaroj – Gösta Henriksson (n. 1897)
- 1965
- Kredo al dio en la atomepoko – Gustaf Lundberg (1901–1961)
- 1966
- Jaroj sur tero – memoroj de Lakshimiswar Sinha
- 1970
- Tra lando de indianoj – Tibor Sekelj
- el hispana trad. Ernesto Sonnenfeld, la aŭtoro reviziis
- 1979
- Aniaro – Harry Martinson
- trad. William Auld kaj Bertil Nilsson
- 1981
- Ho ve, miaj ŝuoj! – Georg Fröschel
- trad. Brita Lindeberg, il. Hans Kossatz
- 1984
- Ne nur leteroj de plum-amikoj – esperanta literaturo - fenomeno unika – Marjorie Boulton
- 1989–2001
- Etimologia vortaro de esperanto Vol. 1–5 – Ebbe Vilborg
- 1989
- Orm la ruĝa – Frans G. Bengtsson
- trad. Bertil Nilsson, Willhelm Auld interpretis poezion, lingve konsilis W. Pilger
- 2002
- Ômotos mission på esperanto – Leif Nordenstorm
- Kelkaj faktoj pri la budhismo – Gunnar Gällmo
- La Dharmo-pado – el la palia trad. Gunnar Gällmo
- 2003
- Nemeza – tragedio en kvar aktoj – Alfred Nobel, trad. Gunnar Gällmo
- 2005
- La frakseno Igdrasilo – antikva dia historio – Alf Henrikson
- il. Edward Lindahl, trad. Bertil Nilsson
- 2006
- Mio, mia filo – Lindgren
- trad. Leif Nordenstorm, il. Ilon Wikland, jen filmo
- Kion ajn – facila rakonto – Sten Johansson
- 2010
- Vizaĝoj – novelaro 2000-2009 – red. Leif Nordenstorm
- 2012
- Arne, la ĉefido – Leif Nordenstorm
- il. Pavel Rak, dua eldono
- 2013
- Kroze - proze – literatura esearo, Sten Johansson.
- Flugorango rakontas – fabelo por infanoj kaj por aliaj homoj – rerakontis Johan Galtung
- il. Andreas Galtung, el sveda traduko trad. Anita Dagmarsdotter, helpo Douglas Draper
- 2014
- Ĥodapro – en tarda sorpotempo – Folke Wedlin (n. 1948)
- Söka bostad i storstaden – novelaro
- trad. el Esperanto al la sveda de Sten Johansson kaj Leif Nordenstorm
- 2015
- La korto – Kristian Lundberg (1966–2022)
- trad. Gunnar Gällmo
- 2017
- Malvarma bufedo – Jenny Wrangborg
- antaŭparolo Göran Greider, trad. Gunnar Gällmo
- 2019
- Orm la ruĝa Dua volumo Hejme kaj en Oriento – Frans G. Bengtsson
- trad. Sten Johansson
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads