Electronic Arts
usona videoludfirmao From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Electronic Arts Inc. (EA) estas usona videoludfirmao sidejanta en Redwood City, Kalifornio, Usono. Fondita kaj registrita la 28-an de majo 1982 de Trip Hawkins, la firmao estis pioniro de la frua personkomputila videoludo-industrio kaj estis rimarkinda pro la promociado de la dezajnistoj kaj programistoj kiuj kreis la ludojn. En 2014, Electronic Arts estis la kvara plej granda videoludfirmao en la mondo laŭ enspezo, post Tencent, Sony kaj Microsoft.
Hodiaŭ, la kompanio posedas la plej grandan studion pri evoluado de videoludoj en la mondo, EA Kanado, kiu laborigas pli ol 2,000 homojn el ĉirkaŭ 8,000 EA-dungitoj tutmonde. La kompanio estas komercita sur la borso NASDAQ en Usono (simbolo: EA). La firmao distribuas ludojn bazitajn sur sukcesaj filmoj, kiel ekzemple Harry Potter, kaj malnovajn ludseriojn kiel Need for Speed, Medal of Honor, The Sims, kaj la novajn ludojn en la Command and Conquer serio. Sub la marko EA Sports, la kompanio distribuas la sukcesajn sportludserion FIFA, NBA Live kaj pli.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads