Electronic Frontier Foundation
usona fondumo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Electronic Frontier Foundation (EFF) aŭ tradukita al Esperanto Ret-Lima Fondumo, estas usona fondumo, kun ĉefoficejo en San Francisco, kiu celas gardi kaj sekurigi la ciferecajn rajtojn por pagi la kostojn de procesoj kaj publik-edukaĵoj.

La EFF donas monon al la akuzitaj homoj aŭ organizaĵoj en procesoj, kiuj laŭ ĝia kredo akcelos la lukton por la ciferecaj rajtoj. Ili ankaŭ prezentas resumojn amicus curiae, defendas novajn teknologiojn kontraŭ ofendaj juraj minacoj, laboras por videbligi la malbonojn fare de registaroj (kutime de la usona registaro), provizas gvidojn al la juĝejoj, planas sociajn agadojn kiel arege sendi poŝtojn kaj retpoŝtojn, subtenas teknologiojn kiuj, laŭ ili kredas, konservas la personajn liberecojn kaj retajn liberecojn, observas kaj defias leĝojn kiuj, laŭ ili kredas, malobservas la principojn de la justa uzo kaj la persona libereco, kaj kreas liston de patentoj, kiujn ili konsideras kiel misuzoj de la usonaj kaj alilandaj sistemoj de patentoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads