Elefant-ordeno
ordeno de Danio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Elefant-ordeno (dane Elefantordenen) aŭ Ordeno de la Elefanto estas dana kavalira ordeno, fondita kun skribaj statutoj en 1683, sed jam antaŭe eldonita de reĝo Frederiko la 2-a en 1580. La ordeno originas el antaŭa "Frataro de la Dipatrina societo", kiun fondis Kristiano la 2-a en 1460.[1]
Kontraste al la stelo kiun uzas multaj aliaj ordenoj, ĝi havas elefanton kiel ordena ornamaĵo, farita el oro, eburo kaj emajlo, portata kun ĉeno aŭ helblua rubando.
La ordeno estas kutime donata al anoj de la dana reĝa familio aŭ al eksterlandaj ŝtatestroj. Nur tre malofte ĝi estas donata al ne-reĝaj danoj. La lasta tia ordenito estis la ŝipisto Mærsk Mc-Kinney Møller (1913-2012) en 2000.
Remove ads
Bildoj
- Ĉeno de la Elefant-ordeno.
- Elefant-ordeno sur tomboŝtono de nobela familio Blome en Heiligenstedten.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads