Eliezer Ben-Jehuda

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eliezer Ben-Jehuda
Remove ads

Eliezer Ben-Jehuda (hebree אֱלִיעֶזֶר בֶּן־יְהוּדָה; nasknomiĝinta Eliezer Icĥak Perelman; ruse Элиезер Ицхак Перельман; naskiĝis la 7-an de januaro 1858, en Luĵkio, Belorusio kaj mortis la 21-an de decembro 1922, en Jerusalemo) estas rusa ĵurnalisto kaj filologo de juda deveno. Li estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la lingva revivigo de la moderna hebrea kiel parolata lingvo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Unu de la problemoj kiun la revivigo de la hebrea kunportis estis la fakto ke por multaj aferoj - ekzemple, elektro kaj aviadilo - (ankoraŭ) ne ekzistis vortoj en la hebrea. Ben-Yehuda tial regule publikigis listojn de hebreaj neologismoj kaj verkis vortaron de la hebrea lingvo.

Li estis konvinkita, ke la hebrea devus esti denove vivanta lingvo kaj decidis je iu momento plej eble multe paroli la hebrean kun homoj kiuj sciis tiun lingvon. Li kaj lia edzino Debora eĉ provis nur paroli hebree kun sia filo Ittamar Ben-Avi, kiu post multaj jarcentoj verŝajne fariĝis la unua denaska parolanto de la "moderna" hebrea.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads