Elisabeth Streller

From Wikipedia, the free encyclopedia

Elisabeth Streller
Remove ads

Elisabeth STRELLER (naskiĝinta la 17-a de oktobro 1879 en Reichenbach ĉe Behringen, mortinta la 14-a de januaro 1939 en Eisenach) estis germana padomigristino kaj regionhistoriistino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Thumb
Streller ludis gravan rolon en la esplorado kaj katalogigo de Rennsteig de Sallmannshausen; surfote videblas ŝtono kun la S-marko
Remove ads

Vivo

Streller ne povis trejniĝi por iu profesio, sed tamen laboris en Hildburghausen, poste en Eisenach. Post la pentekosta migradego trans Rennsteig ŝi aliĝis al Rennsteigklubo 1896 kaj iĝis baldaŭ unu el la plej aktivaj membroj.

Ŝi estis migristino kaj esploristino paralele, nelacigebla. Preskaŭ tri jardekojn ŝi modeldone laboris por la klubo kaj la priesploroj de Renn-padoj en Germanlingvio.

Ŝi i.a. kunlaboris en la eldonado de la gvidlibroj 1+2, en la nomdonado de Rennsteig de Sallmannshausen (poste ankaŭ en ties flegado) kaj gravis en la unuaj migradoj sur la padoj Thüringen-Rhein-Höhenweg kaj Germanischer Rennweg. Ŝi ankaŭ kunfondis la skisekcion ene de la klubo.

Oni alijuĝis al ŝi la oran ski-honorŝildeton i.a. Same kiel Luise Gerbing ŝi tute identiĝis al la laboro por Rennsteig. Ŝia plej ampleksa laboro estis la granda limŝtona kontrolo el la 1934-a jaro, kiun ŝi faris kun ĉiuj necesaj detaloj. La antaŭmigrado sur Germanischer Rennweg en aŭgusto 1938 estis ŝia lasta granda migrado.

En la numero 2/1939 de la kluba organo Die Mareile jen teksto de Jacob Grimm adaptita al ŝia vivo: "Wer seine Heimat lieb hat, der muß sie auch verstehen wollen; wer sie verstehen will, muß überall in ihre Geschichte zu dringen suchen."[1]

Remove ads

Honoroj

Por ŝi faritis enskribaĵo ĉe Glöckner-monto apud Ruhla.

Piednotoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads