Elizabeto Stuart

From Wikipedia, the free encyclopedia

Elizabeto Stuart
Remove ads

Elizabeto STUART (angle Elizabeth STUART; naskiĝis la  19-an de aŭgusto 1596 (nun 1596-08-19) en Fife, Skotlando, mortis la 13-an de februaro 1662 en Londono) estis princino de Anglio kaj Skotlando kaj edzino de Frederiko la 5-a, la "vintra reĝo", princo-elektisto de Palatinato de 1613 ĝis 1623 kaj reĝo de Bohemio de 1619 ĝis 1620. Frederiko sukcesis resti reĝo nur dum unu vintro, tial Elizabeto devis foriri kun li al ekzilo en Nederlando, kie ŝi poste vivis 40 jarojn. Vidviniĝinta en 1632, ŝi klopodis por la redono de Palatinato al ŝia filo Karolo Ludoviko, ne antaŭ 1648 li ricevis ĝin, malpligrandigitan.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Post la resurtronigo de la Stuartoj Elizabeto povis en 1662 reveni en sian hejmlandon, kie ŝi mortis la postan jaron.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads