Emily Brontë

angla romanistino kaj poetino (1818–1848) From Wikipedia, the free encyclopedia

Emily Brontë
Remove ads

Emily Jane BRONTË (naskiĝis la 30-an de julio 1818, mortis la 19-an de decembro 1848) estis angla verkistino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Ŝi naskiĝis en Thorton, Yorkshire kiel filino de pastro kaj pasigis sian junaĝon en la soleca etoso de la pastra domo. Kun siaj du fratinoj Charlotte kaj Anne kaj sia frato Branwell ŝi frue elpensis fantaziajn rakontojn.

En la jaro 1846 la tri fratinoj publikigis la poemaron Poems by Currer, Ellis, and Acton Bell. Timante antaŭjuĝojn ili uzis virajn pseŭdonimojn: Emily, kiu faris la plej grandan kontribuon al tiu ĉi kolekto, aperis kiel "Ellis Bell".

Ŝia ĉefverko, la romano Wuthering Heights, aperis en la jaro 1847. Kvankam ĝi siatempe rikoltis akrajn kritikojn, ĝi ekde la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento trovas vastan agnoskon kaj grandan respekton.

Brontë, kies sano estis malfortigita pro prema familia vivo, mortis en 1848 en Haworth, Yorkshire.

Remove ads

En Esperanto aperis

Al la imago <poemo> ; Diru, diru <poemo> ; Memoremo <poemo> / Emily Brontë. - En: Angla antologio ; p. 107 - 110, vol. 2

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads