Encs
Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Encs [enĉ] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Encs, kies centro ĝi estas.
Katolika preĝejo en Encs

Remove ads
Geografio
Encs situas en valo de Hernád, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Kassa. Abaújszántó troviĝas 11, Miskolc 43, Budapeŝto 211 km.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1219. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1706 la aŭstroj bruldetruis la refonditan vilaĝon. La fervojo ekfunkciis en 1860. Ekde 1920 Encs iĝis distriktejo, ekde 1970 grandvilaĝo, ekde 1984 urbo. Kolĥozo formiĝis en 1952.
Vidindaĵoj
- Preĝejo Sankta Jozefo (Encs)
- Preĝejo Sankta Anna (Encs)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Encs-Abaújdevecser)
- Kalvinana preĝejo (Encs)
- Kalvinana preĝejo (Encs-Abaújdevecser) en iam memstara vilaĝeto Abaújdevecser konstruita en 1841, la turo estas 16 m-ojn alta
- Kalvinana preĝejo (Encs-Fügöd) en iam memstara vilaĝeto Fügöd, la turo estas 18 m-ojn alta
- Luterana preĝejo (Encs)
- Grek-katolika preĝejo (Encs)
- nobeldomo de Csoma [ĉoma]
Ĝemelurboj
Referencoj
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads