Erlen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Erlen
Remove ads

Erlen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3078 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erlen (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Erlen situas sude de la montoĉeno Seerücken en la centro de Turgovio. Ĝi konsistas el la setlejoj kaj municipoj Erlen mem, Ehstegen, Eppsihausen (Erlen), Buchackern, Engishofen, Ennetaach, Kümmertshausen kaj Riedt.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,19 km², de kiuj 13,3 % estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

Erlen limas en nordo al Birwinken kaj Langrickenbach, en oriento al Sommeri kaj Amriswil, en sudo al Zihlschlacht-Sitterdorf kaj Sulgen, kaj en okcidento al Hohentannen.

Trafiko

Erlen situas ĉe la fervojlinio de Romanshorn al Vinterturo kaj estas servata de la regionaj trajnoj de THURBO AG.

Historio

La hodiaŭa politika komunumo estiĝis en la jaro 1995 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Erlen, Buchackern, Engishofen, Ennetaach kaj Kümmertshausen.

Antaŭ la kunigo Erlen estis strata vilaĝo, kiu konsistis el la partoj Erlen, Ehstegen (kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 838 post Kristo kiel Escislec) kaj Eppishausen.

La municipo Buchackern estis menciita la unuan fojon en la jaro 1303 kiel Buchacker.

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads