Enlightenment

From Wikipedia, the free encyclopedia

Enlightenment
Remove ads

Enlightenment, ankaŭ nomita E, estas fenestro-administrilo kaj grafika uzulinterfaco por la vidigosistemo X Window. Ĝi malsimilas el kutimaj medioj pli uzataj kiel KDE kaj Gnome pro siaj tuta parametra ebleco, komandoj kaj detala parteco. Ĝi estis pensita por uzado en ĉiaj komputilaj sistemoj, de bazaj ĝis potencaj. Enlightenment signifas klereco.

Rapidaj faktoj Programisto, Lasta stabila versio ...

La projekto pliboniĝas iomete malrapide. Malstabilaj versioj estas iom oftaj kaj ne donas multajn novajn funkciojn. La ĉefa ideopensanto, Rasterman, volas ŝanĝi je Enlightenment ekde fenestro-administrilo ĝis labortabla ŝelo. La programado estis plurfoje malfruigita de grandnombraj ŝanĝoj en aranĝo de kodoj, kaj Rasterman plurfoje tute ŝanĝis la sistemon.

E17 uzas aron da bibliotekoj nomitaj Enlightenment Foundation Libraries (EFL). Notinde tiu E17-versio uzatas en Yellow Dog Linux 5.0 por la ludkonzolo PlayStation 3 de Sony[1].

Remove ads

Historio

La unuan version de Enlightenment publikigis Raster (Carsten Haitzler) la 30-an de oktobro 1996.

La versio 0.17, ankaŭ nomita E17, estas programata ekde decembro 2000[2] ĝis decembro 2012 kiam oni disponigis ĝin al la publiko. Dum la programado oni nomis ĝin DR17 (Development Release 17, evoluiga eldono 17).

Ĝi estas tute reprogramita ek de DR16 kaj oni celis ke ĝi estu plena labortabla ŝelo, uzante la novajn komponantojn EFL.

Remove ads

Programistoj

La listo de partoprenantoj en tiu projekto estas granda[3].

Ĉefaj programistoj

La ĉefaj programistoj estas:

  • Carsten "Rasterman" Haitzler[4], ĉefprogramisto ;
  • Corey "Atmos" Donohoe[5] ;
  • Ibukun "xcomp" Olumuyiwa[6] ;
  • Kim "kwo" Woelders, stabiligisto por E16 ;
  • Andrew "HandyAndE" Williams[7].
  • Hisham "CodeWarrior" Mardam Bey

Eksprogramistoj

  • Geoff "Mandrake" Harrison

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads