Ardabrova minao

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ardabrova minao
Remove ads

La Ardabrova minao (Enodes erythrophris) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Enodes. Ĝi estas endemio de humidaj arbaroj de altaj teroj de Indonezio nome en insulo Sulaveso.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Enodes erythrophris, Sulawesi 1

La priskribitaj rasoj eble reprezentas nur malgrandajn kolorvariantojn, kaj la specio estas kutime traktata kiel monotipa; dume plia studado necesas. Oni priskribis tri subspeciojn provizore agnoskataj:

  • erythrophris (Temminck, 1824) – norda duoninsulo de Sulaveso.
  • centralis (Riley, 1920) – nordacentra kaj sudorienta Sulaveso.
  • leptorhynchus (1932) – centraj kaj sudaj partoj de centra Sulaveso.

Ĝi estas specio ĝenerale malhelgriza iom pli hela en la gorĝareo tre kontrasta kun la pli malhelgriza vizaĝo kie elstaras bruna okulo kaj kiu kontrastas kun tre ruĝoranĝa brovareo, kio estas la ĉefa distingilo kaj kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo. La beko estas nigreca, la flugiloj malhelbrunaj al brunverdecaj kaj pugo kaj subpugo helbrunaj aŭ brunflavecaj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads