Épinal
komunumo en la departemento Vogezoj de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Épinal, esperante Epinalo, estas franca komunumo lokita en la departemento Vosges kaj en la regiono Grand Est. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Épinal (stacidomo). |
La urbo havas proksimume 34 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas franclingve Spinaliens.
Remove ads
Geografio
Lokita en suda Loreno, proksime al Belgio, Luksemburgio, Germanio kaj Svislando, Epinalo ĝuas bonan geografian situon, kore de Eŭropo. La urbo situas 380 kilometrojn oriente de Parizo, 135 kilometrojn sudokcidente de Strasburgo kaj 145 kilometrojn fore de Bazelo.
La komunumo estas trafluata de la rivero Mozelo kaj situas en la montĉeno Vogezoj.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Historio
La patrono de Epinalo estas Sankta Mikaelo.
La 19-an de junio 1940, post dutaga batalo, la germana armeo okupaciis Epinalon. Ĝi forlasis la urbon la 23-an de septembro 1944.
Esperanta vivo
Ekzistis du esperantaj kluboj dum la jaroj 1990-2003 kiuj harmonie funkciis, unue kadre de la Naturamikoj kun kursoj gviditaj de Marie-Antoinette Bernardin, kaj due de 2000 ĝis 2003 Spina Klubo kun kursoj gviditaj de Emmanuel Desbrières kaj Florence Desbrières.
Esperantistoj zorgas pri la ĉaledo de la Naturamikoj ĉe la lago Bouzey apud Epinal.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (0,02% de voĉoj) en 2004, kaj 10 voĉdonojn (0,10% de voĉoj) en 2009.
Épinal-bildoj

Epinal-bildo estas viv-kolora gravuraĵo pri popola temo. Pasinte vendataj far migrantaj vendistoj (kolportistoj), ili ŝuldas sian nomon al la franca urbo Epinal, kie unuafoje produktiĝis tiuj bildoj, en la jaro 1796. Epinal-bildo pra-nepas de la bildigado, popola negoccela arto naskita en la 15a jarcento, precipe celanta la malklerajn kamparanojn. La esprimo "Tio estas Epinal-bildo" rilatas al la famo kaj banaleco de tiuj bildoj.
Remove ads
Ĝemelurboj
Spinalo ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Bitola en Nord-Makedonio
Chieri en Italio
Gembloux en Belgio
La Crosse (Wisconsin) en Usono
Loughborough en Unuiĝinta Reĝlando
Schwäbisch Hall en Germanio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads